Soneto kun liberaturo
Radosław Nowakowski verkas 
tekstojn kun farboj kaj fakturo 
nomas ilin liberaturo 
sed per tamburado min ĉerkas 

mi laste kontraŭ tamburado 
venkis proceson por silento 
trankvilo daŭris dum momento 
kaj baldaŭ revenis batado 

mi diris al la redaktoro 
de "Literatura Foiro" 
ke li estas vigla aŭtoro 

alvenis al mi rememoro 
pri Oblęgorek kaj trairo 
tra Dąbrowa Dolna kun joro
Zuriko, la 11an de januaro 2006