Soneto pri pastro Twardowski
ŝajnas al mi ke mi lin konis 
pli bone ol homoj proksimaj 
malgraŭ la valoroj animaj 
mi ne ĉiam kun li kunsonis 

li vivis por homoj kaj estis 
tre ŝatata kiel solulo 
aŭ alidire ermitulo 
en niĉo ĉar li ne majestis 

mi tre ŝatis lian konsilon 
ke tro "mi" difektigas tekstojn 
pura lingvo flegis trankvilon 

iam mi blasfemis kolere 
prenante perfidajn pretekstojn 
ĉar pastro ne agis sincere
Zuriko, la 18an de januaro 2006