en Svislando libera tago oni ne scias kion fari por ke enuon kontraŭstari je matraca provo-reago mi bakas hodiaŭ pomkukon pasto - muelitaj migdaloj pomringoj kun kremaj spiraloj ĉio faras kuiran trukon novjaran parolon mi legas kaj ne estas ridind-eraroj de la voĉo - mi lingvon flegas post dek minutoj nin ekscitas aromo de pomtortaj flaroj por manĝi mi gastojn invitas