Soneto stabilizatora
stabilizanto en Irako 
nomata stabilizatoro 
en tombo per timreceptoro 
denove iras al atako 

aliaj stabilizatoroj 
vivas ankaŭ kun granda timo 
sed kaŝas tion en intimo 
ankoraŭ ne kun prosektoroj 

ne ĉiuj estas batalemaj 
kelkaj agas kontraŭmilite 
pri tiuj oni diras - ĝemaj 

stabilizigu Termopilojn! 
sed stabilizantoj hezite 
uzas kontraŭ homoj pafilojn
Zuriko, la 20an de januaro 2006