Soneto martirologia
Pola Muzeo Rapersvilo 
pri grandpola insurekcio 
kaj pri sileziaj nenio 
nur kontraŭrusa Termopilo 

tuta vero ŝajnas kovrita 
nur ribelo en januaro 
"mil okcent sesdek tria jaro" 
estas fortege eksponita  

kaj postaj perdumaj ribeloj 
estis ĉiam preskaŭ similaj 
laŭ la legendoj kaj fabeloj 

la homoj kiuj perdis vivon 
estis objektoj malutilaj 
diktatoro kreis motivon
Rapperswil, la 22an de januaro 2006