Soneto pri Svisa Gvardio
Svisa Gvardio gardas papojn 
jam de precize kvincent jaroj 
oni nun danke ĉe altaroj 
benas halabardojn kaj ĉapojn 

iel ajn ni pensu pri tio 
tiu servo estas nobela 
por kredantoj ankaŭ ĉiela 
estas kutimo ne manio 

ne ĉiam regis idealo 
kiam mortigis komendanton 
edzinon sin mem kaporalo 

papon servi estas honoro 
mi ludas nun la adoranton 
kaj vokas laŭdojn por memoro
Zuriko, la 23an de januaro 2006