Soneto pri manko de sperto
homo ju aĝa des pli saĝa 
ne gravas ke memoro febla 
sed menso restas ĉiumebla 
eĉ se tempo ŝajnas damaĝa 

tra mondo iras opinio 
ke progreson faras junuloj 
kaj kontraŭagas plenaĝuloj 
tiel kompleksas pensmanio 

kial demokratio falas? 
ĉar junaj malspertaj agantoj 
serĉas bonlokon kiu malas 

vidu nuntempajn parlamentojn 
en kiuj agas deformantoj 
kaptantaj historiajn ventojn
Zuriko, la 28an de januaro 2006