Soneto kun la kalendaro
la kalendaro pri Pollando 
germane - Malborko konata 
Marienburgo alnomata 
en subkonscio sidas fando 

lanterno korbo flako kraboj 
poznana placo - du personoj 
en ombro - komercaj proponoj 
nomoj eraraj sen silaboj 

Veltavo - bela panoramo 
Mazurio kun cikonioj 
Krakovo - la krono de famo 

en Varsovio fiakristoj 
ĉu interŝanĝas ironioj?
ĉe mia domo purigistoj
Zuriko, la 7an de januaro 2006