Soneto maldekstra aŭ dekstra
"dekstreco" estas l' vorto honta 
tre malofte iu konfesas 
ke li por l' dekstra flanko jesas 
eĉ se restas kun dekstro ponta 

"lefteco" - l' vorto makulita 
per sango de miloj da homoj 
kun ĝi restas nobelaj nomoj 
malgraŭ l' nocio hontigita 

estas eraro en pensado 
ĉar progreso per facileco 
instigas al saĝa agado 

izolu vivemon de pigro 
kun maldekstreco kaj dekstreco
en ni miksiĝas blank' kun nigro 
Zuriko, la 2an de oktobro 2006