Soneto spite kulinara
ofte kiam ŝanĝiĝas gusto 
manĝado estas poezio 
ĉar farita kun finezio 
odore aliras al brusto 

scias pri tio frandemuloj 
en Italio kuiristo 
estas senriproĉe artisto 
kun riĉeco de manĝpostuloj 

ion etan ni volis manĝi 
hejme sed spite al la volo 
okazis manĝega petolo 

oni povas ĉion aranĝi 
telefoni al maserio 
tiel velkas manĝaverio
Ostuni, la 20an de oktobro 2006