Soneto kun vojoj sen ravo
kiam mi duafoje venas 
al frue ekkonata loko 
pro disreviĝo venas ŝoko 
enuecon mi ne eltenas 

palmoj cipresoj kaj kaktusoj 
ne aspektas jam atrakcie 
en hoteloj informacie 
ŝoviĝas komerctribunusoj 

tamen estas unu stacio 
al kiu mi multope venas 
kompreneble al Venecio 

"ĉie bone - hejme l' plej bone" 
mi tiun proverbon subtenas 
eĉ se tempo pasis impone 
Brindisi, la 21an de oktobro 2006