Soneto kun popolvagado
iam estis popolvagado 
kaj nun simplaj individuoj 
vagadas de truoj al truoj 
sed ne okazas miraklado 

entute ne estas mirakloj 
tiu kiu ŝanĝas loĝlokon 
de indiĝenoj havas mokon 
sed ekzistas malgraŭ obstakloj 

eĉ homoj tre inteligentaj 
kaj spertuloj falas profunde 
kazoj estas ege turmentaj 

eĉ profesoroj kuirilojn 
lavas kaj blasfemas abunde 
elmigro donas maltrankvilojn  
Zuriko, la 28an de oktobro 2006