Soneto pri germankomplekso
germanoj lasttempe suferas 
pro komplekso de rekompenco 
kontentiga ambivalenco 
perfide malbonon toleras 

oni scias pri judaj sortoj 
komprenante neŭtralan senton 
sed kiel akcepti silenton 
dum Libanon atakis hordoj 

post longa tempo de traktado 
Germanio sendas soldatojn 
kun daŭra hezita pensado 

germanoj estas paciencaj 
labore atingis bonstatojn 
restas komplekse bonintencaj 
Zuriko, la 3an de oktobro 2006