Soneto amare funebra
Janusz Jackowicz ĝuste mortis 
amata iama bofrato 
verdiranta ĉiam formato 
nun min al funebro alportis 

divorce juĝist' lin demandis 
"ĉu via bofrato drinkegas?"
"ni ĉiuj jes sed li sobregas"
kaj tiel verdikton li skandis 

poste tempo nin disdividis 
li restis kaj mi forveturis 
sed la amikeco validis 

nun venis informo amara 
vento tristan preĝon murmuris 
adiaŭ kaj ĝis iam kara 
Bastiono de Silento, la 30an de oktobro 2006