Soneto pri sankta Francisko
bestoj de homoj tre proksime 
vivas kaj kutimojn konas 
sed homoj ne ĉiam imponas 
por bestojn trakti pli intime 

Francisko estis ekologo 
kaj filozofo pri naturo 
zorganta ankaŭ pri futuro 
laŭ principoj de dekalogo 

sankta Francisko nutru bestojn 
laŭ via ĉiela imago 
eĉ aranĝu por ili festojn 

sankta Francisko laŭ la preĝo 
ĵetu fojnon dum vintra plago 
por leporoj se falos neĝo 
Zuriko, la 19an de novembro 2006