Soneto kun gripo malsata
de aĉekzisto primitiva 
ĝis granda vivkomerciado 
de l' unua civilizado 
ĝis konsumado tro aktiva 

plimulto de homoj malsatas 
sensencaj vortoj de Ksantipo 
ne temas pri la birda gripo 
sed pri malsato kiu batas 

kamparanoj diras sincere 
pri malprofito de laboro 
kiu perdas valoron vere 

ne komparu militajn kostojn 
kun kostoj de perdita moro 
ĉar piuloj perdos impostojn
Bastiono de Silento, la 2an de novembro 2006