Soneto kun esperantzorgo
Stalin ĉiujn esperantistojn 
mortpunigis kaj Hitler ankaŭ 
en libera Pollando kvazaŭ 
regantoj postiras sadistojn 

en patrujo de Esperanto 
fermas esperantan radion 
ŝurkoj persekutas medion 
ŝtato estas persekutanto 

fermon de ĉiuj elsendejoj 
oni povus eble toleri 
sed nur unu... estas skandalo 

nacionalisma brutalo  
povas nur damaĝon oferi 
en arogantaj oficejoj 
Zuriko, la 20an de novembro 2006