Soneto pri malĝusta temo
pri kio skribi ĉu pri tio 
ke oni de mi ĉion ŝtelis 
poste mi pro tio ŝancelis 
kaj ekestis anomalio 

eble pri l' nuptoatestanto 
de mia iama edzino 
aŭ pri la fontana ŝagrino 
kaj l' apuda nazofosanto 

sur la kolono staras Stüssi 
kaj tiu kiu fosas nazon 
volas sub monumento pisi 

vere mi nun nenion scias 
ĉar mi havas malĝustan fazon 
pro temmanko mi emocias 
Zuriko, la 22an de novembro 2006