Soneto funebre kompata
kiel ili mortis en tiu 
terura truo de minejo 
ĉu tuj aŭ sur la morthaltejo? 
pri tio nun scias neniu 

ĉu iu ŝuldas aŭ naturo 
ne eltenis pro granda premo? 
tio estas posta dilemo 
antaŭa restis en teruro 

de Minejo Halemba nomo 
nun ŝaltas de buŝo al buŝo 
funebre kompata kortuŝo 

ĉu vojo ĉiela similas 
al Halemba-mingalerio? 
ĉu timigas per averio?
Zuriko, la 24an de novembro 2006