Soneto pri la terapio
en Zuriko mi renkontiĝis 
sorĉiston por mia sanstato 
kiam min kaptis dolorfato 
li tuŝis - malsano perdiĝis 

kiam li min milde masaĝis 
mi sentis tuj plibonigadon 
en mia korpo kaj invadon 
de liaj fortoj kiuj naĝis 

Richard Fischer  - terapiisto 
aŭ fizioterapiisto 
estas nekredebla sorĉisto 

mi povas diri - li min savis 
li tiel grandan forton havis 
ke mian doloron forlavis 
Zuriko, la 30an de novembro 2006