Soneto kun langoeltranĉo
certe besteco civiliza 
estas pli danĝera ol lina 
sovaĝa kiel ukraina 
ĉar ne gasa sed nur inciza 

oni nun ne taŭgas aŭkcii 
kiu nacio pli mortigis 
kaj kio al murdo instigis 
sed veron oni devas scii 

pikdrate binditaj infanoj 
murditaj dum frosto turmente 
kun tranĉitaj langoj kaj manoj 

por mortintoj ne povu diri 
al Dio venĝon testamente 
kaj tuj al infero trairi 
Zuriko, la 4an de novembro 2006