Soneto de kurpia gento
Andrzej Warmiak inĝeniero 
kaj krom tio ankaŭ magistro 
sufiĉas por estri ministro 
aŭ eble en pli alta sfero 

sendis kopiojn de diplomoj 
kaj atestilon pri laboro 
tio atestas pri honoro 
ĉar sen politikaj simptomoj 

eble io alia estis 
sed pro la kaŭzo komprenebla 
li min per tio ne molestis 

venis kurpiaj rememoroj 
sed tradicio estas febla 
restis en varsoviaj moroj 
Zuriko, la 8an de novembro 2006