Soneto kun nepra kondamno
vortoj "mi kondamnas banditojn" 
sonas kiel milda kareso 
ĉar frazo donita kun streso 
tute ne ŝuldigas elitojn 

problemo restas en sistemo 
per religio subtenita 
ideologie plektita 
kun povhavanto en haremo 

"manko de civilizacio" 
post tiuj vortoj ofendita 
reagas tuj kun emocio 

ĵargone "fundamentalismo" 
en pripenso "ago bandita" 
reale pruda fanatismo 
 
Zuriko, la 11an de decembro 2006