Soneto kun kruca litero
patro malpermesis infanon 
uzi la bezonan literon 
ĉar ĝi kvarone tranĉas sferon 
formo de kruco faras spanon 

infano volas skribi "patro" 
sed ne rajtas ĉar estas kruca 
lunarko serpa ŝajnas puca 
kaj ne taŭgas pro liternatro 

tio ne estas elpensita 
kazo sed historio vera 
ĝuste en Zuriko provita  

kion al tiu patro diri 
ĉar ago estas senespera 
oni povas nur daŭre miri 
Zuriko, la 22an de decembro 2006