Soneto pri festo en Romo
Zibo mortis sur la ŝtuparo 
de preĝejo - ĉu pro malsato 
aŭ malvarmo alvenis fato? 
neniu scias pri mortfaro 

iam li estis brava homo 
filozofio-instruisto 
perdis familion fatisto 
en akcidento apud domo 

Romo - la urbo malfermita 
prenis ĝin - li estis kloĉardo 
inter romaj stratoj perdita 

multaj pasantoj preterpasis 
homan kadavron sur bulvardo 
kaj ĝin indiferente lasis 
Zuriko, la 25an de decembro 2006