Soneto kun ideo vana
venis l' ideo por priskribi 
ĉiun jaron de Krist-erao 
poeme en form' de sagao 
tuj mi devis tion prohibi 

sendube en l' unua jaro 
ekestis Krist-naskomomento 
kaj tuj poste longa silento 
kun Herodo kiel koŝmaro 

fosi en tenebraj epokoj 
en malskribitaj historioj 
oni ne povas eĉ kun mokoj 

sed arto kun fantazieco 
okupiĝas pri averioj 
eĉ se ekestas naiveco 
Zuriko, la 26an de decembro 2006