Soneto - mia sola verko
la verkon neniu heredos 
dek du jaroj horizontale 
same monatoj vertikale 
kvadrato kiu multrimedos 

dulingve - parto en la pola 
kiun Patrino min instruis 
parto esperante mi bruis 
por la mondo ĝis nun senvola 

verko enhavas okmil sepcent 
okdek kvar sonetojn laŭ datoj 
ĉiutage (dek-du-kvocient')

cent kvardek kvar librojn entute 
similajn al anuitatoj 
kaj estas sola absolute 
Bastiono de Silento, la 27an de decembro 2006