Soneto fore malespera
interna vakuo kaj frosto 
ekstere devigita pozo 
iam venos metamorfozo 
kaj sendos pozon al eosto 

ĉu io ne estas farita
kio maldolĉigas mielon?
mi volus ekvidi ĉielon 
sed ankoraŭ estas fermita 

mi ja ne serĉas idealojn 
ĉe homoj sed signokomprenon 
pro tio mi ŝiras vualojn 

riĉulvetero malaperos 
dum ruzuloj perdos subtenon 
kaj homaro ne plu suferos 
Zuriko, la 28an de decembro 2006