Soneto kun du krimaj filmoj
krimfilmoj agas por mi dorme 
mi fermas l' unuan okulon 
ĉe l' unua pafo - poste nulon 
mi vidas tute malinforme 

filmo finiĝas - mi vekiĝas 
kaj iras al la komputilo 
baldaŭ alvenas maltrankvilo 
ĉar mia paĝo ne moviĝas 

"Support" - mi plenumas enketon 
kun miaj koleregaj plendoj 
apud mi sendas ankaŭ peton 

mi tuj ricevas faktureton 
nun funkcias miaj elsendoj 
farante du kriman fableton
Zurych, la 11an de februaro 2006