Soneto sen mendo de amo
mi nur unu libron kunprenis 
kun poemoj de Jan Twardowski 
pastro amon volis agnoski 
kiun mi tamen ne eltenis 

naiveco kaj infaneco 
ĉiam malantaŭen de amo 
estis lia persona dramo 
ankaŭ fonto de afableco 

amo estas aŭ ne ekzistas 
eĉ oni ne povas ĝin mendi 
ĝi aktoras sed ne asistas 

"civilizacio de amo" 
ne provu l' esprimon ofendi 
antaŭ ol ĉirkaŭos vin flamo
Hurgada, la 14an de februaro 2006