Soneto pri rapidaj ŝanĝoj
la profesia registaro 
sola en historio pola 
ŝajnas ankaŭ ŝanĝe petola 
pro ministruma kontraŭstaro 

eĉ de tre fora Egiptio 
oni sentas partiaĉecon 
ankaŭ postirantan ruzecon 
en konfliktoj dronas Polio 

en ĉio temas nur pri tio 
por ke daŭre esti ĉe trogo 
jen forta ŝtata apatio 

laŭ la ĥoĥola maniero 
plebo ludas nur per mensogo 
en ĉiutaga premiero
Hurgada, la 15an de februaro 2006