Soneto pri ekspertizado
tima ekspertdemokratio 
efektas ke fajrobrigado 
ne estingas sen ekspertado 
kie troviĝas incendio 

estas konataj tiuj kazoj 
ke fajrobrigadistoj fajrojn 
incendiis - prenis salajrojn 
pro fieraj esting-okazoj 

se vi volas ion aranĝi 
vi devas havi ekspertizon 
kiu povas problemojn ŝanĝi 

tamen tre ofte sen eksperto 
escepto nuligas devizon 
per sufiĉe dika koverto
Hurgada, la 16an de februaro 2006