Soneto pri freneza vento
vento kunkreas la pejzaĝon 
de Egiptio por kaŝiĝi 
neniu povas nur moviĝi 
kun ĝi farante avantaĝon 

laŭ de doktoro Kneipp konsilo 
vadas mi en malprofundaĵo 
malvarma kun korala draĵo 
sen iu en knajpo trankvilo 

kelnero min jam ne dikigos 
per sia stimulanta gesto 
ĝentilecon mi tuj forigos 

maro zumas ventego blovas  
ŝajnas vana mia protesto  
ĉar mi kontraŭstari ne povas
Hurgada, la 22an de februaro 2006