Soneto Omar-Khayyam-vina
Ruĝa Maro ne estas ruĝa 
la proksima korala rifo 
estas bruna kiel kalifo
sola fiŝeto ŝajnas fuĝa 

subakve mi ekvidis ombron 
dumetran - ĉu ŝarko? - mi timis 
plastikaĵo veron esprimis 
tuj poste mi ektuŝis skombron 

mi eltiris la pelerinon 
certe spuron de akcidento 
morto venis nur por momento 

Omar Khayyam ne trinkis vinon 
tamen troviĝas sur botelo 
sed tio estas bagatelo
Hurgada, la 23an de februaro 2006