Soneto pri la herba teo
ĝi nomiĝas nun "teo brusta" 
estas unu herba miksaĵo 
de kiu ruĝiĝas vitraĵo 
miksturo sana kaj bongusta 

ĉu brusto fariĝos malpeza 
tio okazos post trinkado 
nun ni odoras per herbado 
kaj nia farto estas meza 

dek minutojn daŭris infuzo 
poste iom por malvarmigo 
ni trinkis teon sen konfuzo 

efekto estis nekredebla 
pulmoj ekspiris per instigo 
al nova teo kontraŭfebla
Bastiono de Silento, la 5an de februaro 2006