Soneto dependa de mono
ni vivas en sistem' totale 
nur de mono dependigita 
majoritat' malriĉigita 
minoritat' riĉa brutale 

l' unua la duan akceptas 
pro akre dependaj rilatoj 
kontraŭuloj vivas kun batoj 
kaj resto mizeron perceptas 

se socio amason iras 
tiam tempo estas danĝera 
kaj povantoj pri tio miras 

pro malkontentuma amaso 
vivo fariĝas pli mizera 
kaj ankaŭ densiĝas forpaso
Zuriko, la 6an de februaro 2006