Soneto lingve komitata
iu de Lingva Komitato 
skribas kante en multaj tembroj 
"membros en ĝi laŭrajte l' membroj" 
ho! butera aŭtoritato! 

Slobodan Miloŝeviĉ mortis 
tio estas grava evento 
ĉar ne plu estas argumento 
li ŝuldon al ĉielo portis 

vintro estas ankoraŭ forta 
kaj Bastiono de Silento 
atendas en stato komforta 

baldaŭ venos ĝusta okazo 
mi ĝojas pro tiu evento 
labori en mia oazo
Zuriko, la 12an de marto 2006