Soneto kun tizano vinka
per trajno poste aŭtobuso 
al Bastiono de Silento 
mi venis kun sopira sento 
eble kun birdgripa viruso 

unue flamoj en kameno 
ĉar estas sub nulo kaj poste 
vinkotizano kontraŭfroste 
tre riske kun tiu veneno 

verŝajne per tiu tizano 
oni mortigis Slobodanon 
nun li estas jam ĉielano 

ho! mi jam ne spiras normale  
rigardante spegulekranon 
mi aspektas grize kaj pale
Bastiono de Silento, la 15an de marto 2006