Soneto pro la malekzisto
homo vivis kaj poste mortis 
la tute normala evento 
sed tiu ĉi fina momento 
per la liberigo komfortis 

precize dudek jarojn pasis 
sur la mondo multe okazis 
dum li pro libero emfazis 
ĉar ĉiujn klopodojn forlasis 

intertempe pli juna frato 
kaj filo por ĉiam foriris 
pri morto ekestis traktato 

mia modesta rememoro 
pri savo nenion deklaris 
tamen restis iom da gloro
Zuriko, la 16an de marto 2006