Soneto pri la tempoŝovo
ni mallonge hodiaŭ dormas 
de l' dua al l' tria ni ŝovas 
horloĝnadlojn - ni tion povas 
tamen tempon neniu formas 

tempo fluas - fluis kaj fluos 
ĉiam la same maldirekte 
en nia imago efekte 
se kun nia emo kongruos 

pri tempo ni ofte konkludas 
ke ĝi estis estas kaj estos 
kiel Dio kiu nin trudas 

se oni planas entreprenon 
tiam oni tempon investos 
por ne fari klopodan trenon
Zuriko, la 26an de marto 2006