Soneto de antaŭ ok jaroj
en Zuriko tio ekestis
elektra reto difektiĝis 
kaj loĝantaro ne moviĝis 
staris trankvile ne protestis 

eĉ megafonoj ne funkciis 
ĉio dependis de kurento 
ankaŭ nia disreva sento 
pasaĝeroj tre emociis 

stacidoma dika anĝelo  
ĉifoje estis tre malĝoja 
volis forflugi al ĉielo 

homoj veturis per taksioj 
en flughaveno paranoja 
kazo gvidis al histerioj
Zuriko, la 27an de marto 2006