Soneto pri Ukrainio
Ukrainio dividita 
rusa lingvo por oriento 
ukraina por okcidento 
kaj neniu estas ŝuldita 

etnoj en tiel granda lando 
kun konscieco de socio 
dependas ne de emocio 
sed de kutimoj eĉ sur rando 

en konflikta situacio 
oni bezonas stimuladon 
dum gravegas nur ambicio 

kiu pravas kiu malpravas? 
koalician maskeradon 
febla demokratio savas
Zuriko, la 28an de marto 2006