Soneto pri ludo socia
oni skribas en bultenetoj 
pri iu malgrava evento 
kun grave konvinkiga sento 
ĉeokaze kun interpretoj 

oni traktas legantojn moke 
en tiu formo ankaŭ krime 
ĉar vulgare kaj malintime 
kaj por rilatherooj ŝoke 

skribaĉo estas sendependa 
de vero pri reala stato 
en tiu evento ofenda 

modesta manĝanto de pano 
ĉiutage zorgas pri sato 
ne havas tempon por ŝamano
Zuriko, la 29an de marto 2006