Soneto pri enmeto al ĉerko
homo naskiĝas ĉe doloroj 
kaj ne scias kiel li kreskos 
eble feliĉe lumineskos 
aŭ perdiĝos tute en moroj 

homo mortas pro maljunaĝo 
sed ankaŭ kiam estas juna 
kiel puna aŭ oportuna 
por dolaroj dum mankas saĝo 

inter lia nasko kaj morto 
edukado lin pune formas 
ofte sendepende de sorto 

mortas stultulo aŭ saĝulo 
nur viva eduko informas 
kie ĉerke kuŝas formulo
Zuriko, la 5an de marto 2006