Soneto pri freneza neĝo
nenio estas sen bezono 
ĉio havas grundan ekziston 
apogas racionaliston 
kiu esprimiĝas per kono 

Dio estas pensmallongigo 
aŭ ĉefa bazo por la vivo 
la unua alternativo 
por la dua estas instigo 

neĝo kovris tutan Svislandon 
antaŭpaŝe por kataklismo 
neniu trairas Gotardon 

kristaloj neĝaj freneziĝis 
entute nuliĝis turismo 
nur karnavalistoj prestiĝis
Zuriko, la 6an de marto 2006