Soneto pri najbara porko
unue estis suneklipso 
tuj poste tero iom tremis 
ĉar malheleco forte premis 
ne okazis Apokalipso 

en ĝardeno floras krokusoj 
en multaj diversaj koloroj 
inter ili blankaj neĝfloroj 
sen spuroj de birdgripvirusoj 

najbaro Berĉi birdojn vendis 
kaj aĉetis malgrandan porkon 
tion ni tute ne atendis 

sur arboj laŭte fajfas sturnoj 
venas tempo por uzi forkon 
planti viciojn por koturnoj
Bastiono de Silento, la 1an de aprilo 2006