Soneto pri dimanĉparoloj
ĉiun dimanĉon mi parolas 
kun miaj amataj fratinoj 
per skajpo laŭ moraj destinoj 
alitage mi kun mi solas 

Kristina ordigis la tombojn 
de proksimaj familianoj 
Maria diris pri emanoj 
kaj ke Dio ne sendas trombojn 

kanto "ni ne forlasos teron" 
sonas ridinde kaj inverse 
donas aŭ reprenas esperon 

laŭ ĉefministro Hispanio 
estas paradizo renverse 
por poloj ankaŭ Ĉampanio 
Zuriko, la 10an de aprilo 2006