Soneto pri diversaj ecoj
iu pri Bierut memorigis 
min kaj mi konis la nomon 
flegante komercan sindromon 
Marŝala strato kvar min ligis 

vokis min poste Celestino 
kaj sanon bondeziris paske 
poste Herr Jauch agis fiaske 
ĉar mankis milionulino 

redaktoro de PAP respondis 
pri miaj gramatikreago 
ĉar iu en Svedio grondis 

ho Dio tiel aŭ alie 
faru nur laŭ propra imago 
aĝie aŭ melankolie 
Zuriko, la 11an de aprilo 2006