sur San Marco festa tumulto de kiu ni volas foriri iom plue pacon akiri fore de venecia kulto ni revenas al Sankta Kruco kie inter eĉ tri ĝardenoj dividitaj per muraj ĉenoj estas nia fontana ŝpruco neniu nin vidas - ni tamen de nia loĝejo rigardas l' tutan sanktkrucan ĉirkaŭaĵon post vojo ni prenas trinkaĵon kaj sur terasoj ni bulvardas ĝis sonoriloj vokos amen