Soneto pri pensa skulpturo
"Pensanton" mi vidis de supre 
subite la grandega bulo 
ekvivis en pensa formulo 
la suno ornamis ĝin kupre 

Auguste Rodin kreis skulpturon 
en kiu peno de pensado 
estas antaŭ decida grado 
humilo ne trapasas muron 

sensenca estas priskribado 
pri ekspozicioj survoje 
kombi tempon estas monado 

la arton oni devas senti 
kaj reveni al ĝi multfoje 
por la valorojn argumenti 
Venecio, la 21an de aprilo 2006